jxeromo: >russ: > > La vorto "dribli" ne sxajnas vaste uzata en Esperanto do mi ne scias > ... http://tekstaro.com/serchi/ trovas neniujn uzojn de "dribl" ... > >marc: > > Gxuste tie kusxas la problemo, kaj mi miras legante aferojn de la tipo > "la vorto dribli signifas tion, cxar tion gxi signifas en mia lingvo"! > >russ: > > Nu jes kaj ne - evidente la vorto iel bazigxas en similaj vortoj > de aliaj lingvoj, do ne tute sensencas rigardi tiujn nacilingvajn versiojn...
Ne tute sensencas, sed aplombe aserti, ke estas tiel en Esperanto, cxar tiel en difinita nacia lingvo estas sensence. Se temas pri la franca, ni havas: >dribbler > v. tr. et v. intr. (angl. to dribble «faire couler goutte à goutte»). > Faire avancer la balle en la poussant devant soi par petits coups de pied > (football) ou en la faisant rebondir sur le sol (basket-ball). / Par ext. > Dribbler un adversaire: léviter par des dribbles. La sinsekvo de la signifoj sxajnas bone prezentita: unue la prasignifo "gutigi", due la signifo "peli la pilkon per pied- aux man-frapetoj, kaj trie eviti kontrauxulon konfuzante lin per tiaj movoj. >kukolo (http://tekstoj.nl/kukolo) trovas kelkajn ekzemplojn de "dribli" >kaj "driblo". ili interese montras ke figura uzo same oftas kiel sporta senco. > >cetere al mi sxajnas, ke la naciaj sencoj ne tiom malakordas. delonga >impreso mia estas, ke la angla lingvo pli volonte priskribas la manieron >de ago, dum latinidaj lingvoj emfazas celon aux rezulton. Nu, la senco "konfuzi" ekzistas ankaux en la franca, sed aperas klare kiel figura. >do la originala angla senco povas esti, kiel oni agas kun la pilko >(pusxetadas al iu kaj alia direkto), kaj alilingva senco, kion oni >ordinare celas per tiu agado (konfuzas kontrauxulon pri la direktoj por >preterpasi). difino povas eble konservi la du aspektojn "pusxeti..., >ordinare por trompi kontrauxulon kaj preterpasi lin". Gravas dedukti la signifon el Esperantaj ekzemploj el "bonaj" auxtoroj. Cetere kial neniu citis la difinon el PIV2? Gxi ial renversas la situacion, metante en la unuan planon la konfuzadon... Estas bela rimarko por redakti koncerne tiun cxi vorton. Espereble iu faros. Kore, Marc
