marc: > Gravas dedukti la signifon el Esperantaj ekzemploj el "bonaj" auxtoroj. > Cetere kial neniu citis la difinon el PIV2? Gxi ial renversas la situacion, metante en la unuan planon la konfuzadon...
ankaux "la sporta lingvo en esperanto" far ujlaky-nagy, trovebla en steb (http://www.freeweb.hu/eventoj/steb/sportalingvo.rtf) parolas pri driblo: (1) sub "glacihokeo" "la membroj de ambaŭ teamoj klopodas teni la diskon en la posedo de sia teamo, aŭ priludante ĝin ili mem, t.e. kondukante, alivorte driblante ĝin antaŭ si per la alo de la hokeilo" (2) sub "piedpilkado" "ne mankas okazoj, kiam la ludisto estas devigata konduki sola la pilkon, driblante ĝin duma certa tempo, ĝi[s] li povas pasigi (transludi) ĝin al iu el la kunludantoj. "Dribli" signifas superruzi la kontraŭulon per lertaj piedfintoj kaj tiamaniere malhelpi lin akiri la pilkon" jx.
