> > > La angla j farigxas kutime "jx" en Esperanto, sed iom malatentaj > > amikoj ofte igas gxin "gx". > > Mia opinio estas inversa: La angla lingvo kutume uzas j por esprimi la > sonon ĝ: rajah (raĝo), jain (ĝajno), Jakarta (Ĝakarto) ... tial uzi ĵ > responde al la angla j estas meĥanika, senpensa sklavaĵo. > Sergio, tio ne estas sklavajho, sed sekvo de moro, kiu donas harmonion kaj koherecon.
Mi konsentas, ke la angla "j" similas al la esperanta "gx", sed lau la lingva moro etimologie ghi farighas "jx". Tio estis "elekto" de la lingvo; la sistemo povus esti tia aux alia, temis nur pri "elekto" de eblajho, ekz-e por sekvi la skriba simileco, ne la elparola. Neniu estas pli justa au ghusta; ambau estas eblaj. Kaj oni ial elektis la unuan. Vidu: jxipo, jxinzo, jxamboreo, Jxerzejo, Nov-Jxerzejo, jxokero, jxokeo (zamenhofa). Krom tio, uzi jx faras la vorton pli proksima de pluraj lingvoj, ne nur de la angla. F.
