Kiel iu jam diris, la japana sono kiu estas skribita latinlitere 'j', estas fakte pli 'ĝ'-eca ol 'ĵ'-eca, t.e., pli simila al la efektiva angla elparolo de "ninja" ol esperanta "ninĵo" estus. Se temas pri fideleco al la sono de la original, do "ninĝo". Se temas pri simileco al la prononco de pluraj europaj lingvoj, do "ninĵo".
(Sed mi devas agnoski ke, malgraŭ la fontlingva elparolo, "ninĝo" iom ŝokas la okulojn.)
