Je 7/3/09, Renato:
> Sergio:

>> La Akademio enkondukis la perplekson per sia malsaĝa oficialigo de
>> "Meksiko" por la senco landonoma. PIV1 havis "Meksiko"n por la
>> urbo, "Meksikio"n por la lando;

> Ĉiel ajn la formoj estas ankoraŭ pridebatataj, se la Akademio diras
> ion, kaj la meksikaj espernatistoj kongruas kun la Akademio.

La kameruniaj esperantistoj estas malpli krokodilaj ol la meksikiaj,
kaj laŭte protestis ke la montego Kameruno estas alia afero ol la
lando Kamerunio; la Akademio tamen trankvile ignoris tion.

> Mi preferas la jenan simplan sistemon:

> "Meksiko" por la lando
> "La urbo Meksiko" por la urbo [kelkaj nesekvantoj de la esperanta
> sintakso diras Meksik-urbo]
> "La provinco Meksiko" por la provinco
> kaj tiel plu

Tio tamen implicas, ke la vorto "Meksiko" havas ĉiujn 4 signifojn;
alie "la urbo Meksiko" estus ne pli senca, ol "la urbo Kanado"; tamen
la Akademio ne povas enkapigi tion.

--
Sergio

Rispondere a