--- In [email protected], Renato Corsetti <renato.corse...@...> wrote:
>
> Istvan:
> >
> > kabei
> >
> Dankon, sed mi volis nepre esprimi la ŝanĝiĝon de la stato.

Tion "kabei" jam esprimas, ankaux laux la difino de ReVo mem:

"Fari kiel Kabe, forlasi la esperantismon post vigla kaj sukcesa partopreno en 
la movado."

"Kabeigxi" anst. "kabei" estas same erara kiel "kreskigxi" anst. "kreski".

>  Ni 
> interkonsentu pri "ekkabei".

Tio eblas se Vi celas la komencon de kabeado, sen nepra dauxrigo.

amike kaj Torkvemade
Istvan Ertl

Rispondere a