Je 7/3/09, Russ: > 2009/7/3 Sergio Pokrovskij: >> Juĝante laŭ PIV2, la Akademio supozeble intencis paŭsi tiujn >> nacilingvojn, kiuj uzas la kunmetaĵon kiel "Mexiko-Stadt".
> Nu ili ja funkcias, do mi ne vere komprenas vian fortan mokan > kontrauxon al tia maniero trakti gxin. Ĝi funkcias (ankaŭ la angla kaj ĉina ortografioj funkcias); tamen ne tiel, kiel imagas la Akademio kaj PIV2. Ilia prezento estas fuŝa lingvoteorie. > Por paroli klare, mi ne celas vian argumenton pri historia uzo de > "Meksikio" - mi konsentas ke historia uzo havu gravecon en tiaj > decidoj. Mi _historia_ argumento koncernas la registrendon de la vorto "Meksikio". Ĝi havas historion, kaj ĝi plu restas uzata. > (Tamen gxi ne cxiam sole decidu la aferon - aux cxu vi ankoraux uzas > "rezultato" anstataux "rezulto", "fotografajxo" anstataux "foto", > kaj "Polujo, Rusujo", ktp?) La diferenco konsistas en tio, ke "rezulto" estas plibonigo kompare kun la false sufiksa "rezultato"; dum la interpreto de "Meksikurbo" en PIV2 (supozeble kongrua kun la ideoj de la Akademio) estas same fuŝa, kiel la misanalizo rezult/at/o. > Mi nur parolas pri via argumento ke iel sensencas aux misas havi la > saman nomon por du malsamaj geografiaj objektoj. Hm, ĉu necesas debati ke havi unu vorton por du signifoj estas malbona? Mi povas konsenti, ke iam oni devas akcepti tian malbonaĵon -- tamen tia akcepto ne faras la akceptitan malbonaĵon malpli malbona. > En realo, multaj geografiaj nomoj havas plurajn objektojn kun tiu > nomo, cxu ne? Jes, precipe en la naciaj lingvoj. Tamen Esperanto jam dekomence strebis esti pli bona. Ekz-e ĝi ne konfuzas Usonon kun Ameriko. Tian distingon la nuna Akademio, kiu sin bazas sur tute neesperantecaj principoj, neniel povus fari -- ĝi povas nur toleri tion kiel realon estiĝintan sen ĝia partopreno. > Ja ne eblas doni unikajn nomojn al cxiu geografia loko en la > mondo. Tio ne estas evidenta. Ĉiel ajn, eblas strebi al malkonfuzo. Tia tradicio ekzistis, kaj ĝi reale funkciis en la lingvo. Tamen la Akademio konscie ĝin detruadis tiom kiom ĝi povis -- ĉar por ĝi la krokodila idealo Interlingvaa estas pli kara ol la propra tradicio esperantista. > La laux vi "misa" nacilingva kutimo havi (ekzemple en la angla) > Mexico kaj Mexico City ne gxenas anglalingvanojn - gxi simple > funkcias, malgraux gxia supozeble miseco. Ĉi tie estas du aspektoj: 1. Misa sistemo povas funkcii -- certe, la angla ortografio efektive funkcias. 2. La analizo de tiu funkciado: Ĉu "Meksikurbo" estas derivaĵo de la nomo "Meksiko", kiel prezentas PIV2? Mi opinias, ke tiu prezento estas logike fuŝa. > Simile, ne kauxzas seriozajn problemojn, ekzemple, ke Usono havas > sxtaton "Washingon" kaj landa cxefurbo/distrikto "Washington". Tio tamen reale povas konfuzi alilandanojn, kiuj ne speciale interesiĝas pri Usonaj strangaĵoj. En mia vivo mi reale vidis problemon kiam oni miskomprenis pri vojaĝo de kolego, ĉar oni ne supozis ke la subŝtato estas tute senrilata al la ĉefurbo kaj eĉ situas tute aliborde (la homo ne povis plenumi privatan komision). > Kunteksto gxenerale klarigas, pri kio temas, kaj se ne, facile eblas > klarigi per aldono de vorto kiel "urbo", "sxtato", "lando", > "rivero", "monto", ktp laux bezono. Precipe se oni scias, ke eventuala konfuzo povas estiĝi. Ekz-e ruslingve Meksikio kaj Meksikurbo estas malsamaj vortoj. > Sxajnas iusence simila al tio, ke ekzistas pluraj homoj kun la sama > propra nomo, ecx en sama familio (ekzemple patro kaj filo kiuj > ambaux nomigxas "Marko"). Jes. Mi kaj mia bofilo havas unu saman antaŭnomon, kaj preskaŭ ĉiutage miaj filino kaj edzino stumblas duonvorte por eviti eventualan konfuzon. Se ili konscias, ili uzas malsamajn karesformojn; sed ne ĉiam ili atentas tion. Kaj la provo tamen distingi per malsamaj karesformoj ja estas tute simila al enkonduko de "Meksikio". >> Tamen tia derivado, "Meksiko" (lando) -> "Meksikurbo" estas same >> misa, kiel la fundamenta misderivado "procento = pro/cent/o". Tia >> derivado povus funkcii inversdirekte: de la parto al la tuto, de la >> urbo al la lando: "Meksiko" (urbo) => "Meksiklando", sekve >> "Meksikio" (kaj tion rekomendis Z). Estas normala afero ke >> sinekdoĥo procedas de parto al la tuto: "La lando de Alĝero" estas >> preciza, "La urbo de Alĝerio" ne estas specifa. > Tiu ambiguo de "la urbo de ..." sxajnas al mi pli temi pri la > problemo ke "de" havas tro multajn uzojn/signifojn, kiuj ambiguas... Tute maltrafe. Kvankam "de" estas plusignifa, tamen en "la urbo de Meksiko" aŭ en "la lando de Meksiko" la prepozicio "de" estas tute klara kaj absolute senkulpa. > "La libro de Zamenhof" - cxu skribita de Zamenhof, cxu posedita de > Zamenhof, cxu pruntprenita el la kolekto de Zamenhof? "La libro de > Zamenhof de Grabowski", ktp. Nenio simila. "La lando Alĝero" estas same senambigua, kiel "la patro de Zamenhof". "(La?) urbo de Alĝerio" estas same malspecifa, kiel "(la) parenco de Zamenhof". La diferenco koncernas la rilaton inter parto kaj tuto. Normale urbo situas en unu lando; normale lando posedas pli ol unu urbon. -- Sergio
