Mi ne samopinias... La uzo "korekta = certa, senerara" estas tia ekde
la komenco de nia E-kulturo. Vortaristoj difinis "korekti" kiel
"senerarigi". Ghuste. Tamen la adjektiva formo "korekta" havas
prokulture la sencon "senerara" kaj ech ankau "laumorala". Atentu pri
la ekzemploj trovitaj en la Tekstaro de Bertilo: Vojaghimpresoj,
Kastelo de Prelongo ktp. havas multe da ekzemploj pri tiu uzo. Ghi ne
estas evitinda kaj fakte neniel ghena, por ke ni zorgegu kaj zorgigu
pri ghi.

Chu ni neu la sufiche klasikan kaj tradician flankon de la E-kulturo
pro sistemo, kiu ne sukcesas perfekte speguli la homecan veron de la
lingvo?

Amike via,

Fernando

2009/7/16, Renato Corsetti <[email protected]>:
> Vilhelmo:
>>
>> Necesas krome enmeti "korekte", same kun EVITINDA, por signi "ghuste,
>> prave, senerare".
>>
> Mi samopinias, kaj registris vian sugeston en
> http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Fun:_korekt-i.
>
> Mi estos ege danka pro similaj indikoj de misuzitaj vortoj en Esperanto.
>
> Amike
>
> Renato
>
>
>

Rispondere a