Renato Corsetti wrote:
> 
> 
> Teodoro Sankaro:
>>
>> /Se ni estu konsekvencaj, planlingvo estas planlingvo eĉ se malbone
>> planita aŭ poste evoluinta./
>>
> Nur fuŝulo produktus planlingvon kun esceptoj kaj Zamenhof ne estis fuŝulo.
>>


Tamen, li jes ja fuŝetis de tempo al tempo. Estas vipuro/vipero por 
speco de serpento; estas unusola ekzemplo de akuzativo post prepozicio 
"tra," do, neglektinda sed menciinda ekzemplo; kaj estas Zamenhofa apogo 
por misuzo de "korekta." Tiu lasta meritas komenton en vortaro, eĉ 
meritas rekomendon, sed ne silenton.


>> /Mi akordas, ke parolantoj devus distingi inter "korekta" kaj "ĝusta",
>> sed estas fakto ke tre multaj tion ne faras, kaj ReVo estu priskriba kaj
>> ne preskriba vortaro./
>>
> 
> Mia impreso estas, ke per ĉi tiu refreno: "priskriba ne preskriba", oni 
> simple kontribuas al evoluo de Esperanto tre maldezirinda.
> 


En la koncerna okazaĵo preskribo akompanu priskribon. Vortaro devas esti 
priskriba, ĉar ĝi devas difini tion, kion leganto/parolanto ie trovas. 
Preskribo dependas de la celo de la koncerna vortaro.


> Amike (ĉefe al la simpla kaj senescepta Esperanto)
> 
> 


-- 
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[email protected]>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[email protected]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

Rispondere a