Renato Corsetti skribis:
> "Ĝusta" evidente estas la ĝusta vorto. "Korekta" en la senco de ĝusta, 
> laŭ mi, estas simpla eraro de parolantoj de eŭropaj lingvoj, kiun oni ne 
> povas pravigi per tradicio, eĉ se Moŝeo mem estus ricevinta ĝin de Dio. 

Prave!

Eble la defendantoj de "korekta" konfuzas tiun vorton kun "korektita".
Fakte en multaj latinidaj ofte la participo kiu signifas "korektita" 
sonas simile al la esperanta "korekta" (ekz.e itale: "corretto").

Tiuj kiuj proksimas de la lerneja mondo devus bone senti la diferencon 
inter "korekta"/"korektita"/"ĝusta".
Ekzemple post skriba ekzameno la instruistoj kunvenas por korekta 
kunsido, kie ili "korektas" (kaj ĉefe pritaksas) la faritaj kontroltaskojn.

Verko _korektita_ pli verŝajne estas ĝusta,
sed io povas esti ĝusta jam ... denaske.

Simile kiel la ferma kunsido de UK ne estas fermita kunsido.

La fakto ke iam la Esperantoparolantoj misuzas la Esperantajn vortojn 
influate de sia (aŭ de alies) nacia lingvo, ĉu ne simple nomiĝas 
*interferenco aŭ *transfero aŭ eĉ pli simple "misinfluo"?

amike,
maŭro

Rispondere a