Eble antau unu jaro ni pridiskutis "korekta". Se mi bone rememoras, la sufiche 
komuna opinio estis, ke ghi ne estas erara, kvankam "ghusta" estas pli 
konsilinda.

Jozefo Horvath
www.vortaro.hu 


-----Eredeti üzenet-----
Feladó: [email protected] meghatalmazó: Fernando Maia Jr
Küldve: 2009. 07. 18., Szo 18:07
Címzett: [email protected]
Tárgy: Re: [revuloj] malkorekta
 
Mi ne samopinias... La uzo "korekta = certa, senerara" estas tia ekde
la komenco de nia E-kulturo. Vortaristoj difinis "korekti" kiel
"senerarigi". Ghuste. Tamen la adjektiva formo "korekta" havas
prokulture la sencon "senerara" kaj ech ankau "laumorala". Atentu pri
la ekzemploj trovitaj en la Tekstaro de Bertilo: Vojaghimpresoj,
Kastelo de Prelongo ktp. havas multe da ekzemploj pri tiu uzo. Ghi ne
estas evitinda kaj fakte neniel ghena, por ke ni zorgegu kaj zorgigu
pri ghi.

Chu ni neu la sufiche klasikan kaj tradician flankon de la E-kulturo
pro sistemo, kiu ne sukcesas perfekte speguli la homecan veron de la
lingvo?

Amike via,

Fernando

2009/7/16, Renato Corsetti <[email protected]>:
> Vilhelmo:
>>
>> Necesas krome enmeti "korekte", same kun EVITINDA, por signi "ghuste,
>> prave, senerare".
>>
> Mi samopinias, kaj registris vian sugeston en
> http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Fun:_korekt-i.
>
> Mi estos ege danka pro similaj indikoj de misuzitaj vortoj en Esperanto.
>
> Amike
>
> Renato
>
>
>


------------------------------------

retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [email protected]
  por aboni:           [email protected]
  por malaboni:        [email protected]
  administranto:       [email protected]

URL:
  http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links




Rispondere a