Certe necesas enkonduki "geto" (kaj "getto"?), sed aperos la problemo difini la 
rilatojn inter tiu kaj "judejo". Mi timas, ke iuj konsideras "judejo" 
malestima, same kiel Laszlo opinias, ke "Rusujo" povas aplikigxi nur al la cara 
epoko. Iom simile mi miris auxdi antaux nelonge, ke la esprimo "juda demando" 
(en Esperanto) havus malagrablan, antisemitan postguston, dum fakte Z sengxene 
uzis "solvo de la hebrea demando" (i.a. en sia letero al Kofman), ecx se kun 
alia intenco, ol povis fari nazioj. 

Mi havas la impreson, ke multaj niaj disputoj cxirkaux naturismo aux skemismo 
fontas el tiaj emociaj konotacioj, kiujn iuj ial opinias necese kontrabandi al 
E el nacia lingvo. Cxu ne estus pli sagxe konsideri Eon memstrara sistemo?

Kore,

Marc





> Message du 13/08/09 00:18
> De : "pistike65" 
> A : [email protected]
> Copie à : 
> Objet : [revuloj] Judejo
> 
> 
> Kun surprizo mi trovas la apenaux uzatan "judejo", dum "geto" mankas.
> 
> amike
> Istvan Ertl
> 
> 
> 
> ------------------------------------
> 
> retposhtaj adresoj:
> por afishi mesaghon: [email protected]
> por aboni: [email protected]
> por malaboni: [email protected]
> administranto: [email protected]
> 
> URL:
> http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
> 
> 
> 
> 
>


Rispondere a