En Cxehxio nun oni parolas ofte pri "romaaj getoj"
(la vorto "cigano" estas cxe ni konsiderata rasismo),
tiuj getoj estas karakterizataj per malricxeco kaj
malalta vivnivelo de la logxantoj, kiuj per propraj
fortoj ne kapablas forsavigxi, kvankam ili ne estas
enfermitaj en la kvartalo aux strato. Ili povas libere
movigxi tra la tuta strato, sed ne havas laboron,
detruas siajn proprajn domojn ktp.

Historiaj judaj getoj estis cxirkauitaj de muroj
kvazau malliberejo, sed interne regis alta kulturo,
ofte pli alta ol cxe kristanoj. Restis post ili
belaj sinagogoj, sed ankau tambejoj kun pluraj
tavoloj da tomboj, cxar ili ne rajtis esti entombigitaj
ekster la geto.

Kiam Zamenhof parolis pri "juda demando", li celis
restarigon de la juda sxtato. Kiam hitleranoj parolis
pri "juda demando", ili celis genocidon kaj holokauston
kontrau judoj. Simile "romaa demando" por humanistoj
signifas klerigadon de romaoj, por rasistoj ilian
elpelon.

Sekve "geto" povas rilati ne nur al judoj, sed
cxe judoj temis pri izoleco religia, cxe aliaj pri
izoleco pro malalta vivnivelo.

Miroslav


__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4332 (20090813) 
__________

Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

http://www.eset.cz

Rispondere a