Je Vendredo, la 21a de Aŭgusto 2009EO 16:21:06EO Paul Peeraerts skribis: > 2009/8/21 pistike65 <[email protected]>: > >> Kial vi kontrauas "interveni en debato"? > > > > Mi scias ke la reala uzado sankciis cxi tiun dirmanieron, sed rimarku ke > > neniu el la du difinoj en ReVo pravigas gxin. > > Cxu ne? Cxu "elpasxi kiel ... partoprenanto, en iun aferon" ne estas > gxuste tio? Li elpasxis kiel partoprenanto en la debato. > > Cetere, en mia junagxo, eble ankoraux nun, oni povis "interveni en > debato" dumaniere, cxu per "ordinara interveno", cxu per "procedura > interveno". La du ekzemploj, kiujn vi donis (debatestro nezipita kaj > salono fermota) estas laux mi perfektaj ekzemploj de tiaj procduraj > intervenoj, kiuj en la tempo de Tonkin havis absolutan prioritaton!
- Jes, Paulo, precize tiel! Sed per "elpashi" oni ja celas "fari pashon el si mem", sen precize diri tion. La "normala" kompreno (se oni ne lernis la kutiman signifon) estus "elpashi el la salono, el la diskuto", do forlasi la aranghon. "Elpashi" akiris sian signifon per la uzado, ne per unuavica evidenteco. "Interveni" havas malpli da problemoj. La intervenanto trovighas "inter" la vico de la ceteraj diskutantoj, do, tute normale, kiel chiu trovighas inter chiuj, kiam "venas ilia vico". La "procedura" interveno signifas ian "interrompon" de la vico, char iu "enrompighas" en la normalan vicordon. Mi ne vidas kialon kritiki la uzadon de "interveni" en ambau sencoj. Amike, Vilhelmo. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
