2009/8/22 Teodoro Sankaro <[email protected]>: > Miroslav Malovec wrote: > >> Cxehxe gxi estas nomata oficiale >> "technicky uzaver" (teknika fermilo), >> sed la popolo diras "boticka" (boteto). >> >> En Vikipedio mi trovis, ke >> >> angle: wheel clamp > > Ankaŭ angle (almenaŭ en Usono) ni diras "boto". Se estas same en pluraj > aliaj lingvoj, tiam ni certe povus uzi ĝin ankaŭ en Esperanto.
"Boto" (angla "boot") sxajnas ege neklare slanga kaj specife nacilingva - surprizus min se tiu jxargono estus tre internacia aux komprenebla. Ecx en aliaj anglaj dialektoj, "boot" havas aliajn specife auxtomobilajn sencojn (ekzemple la malantauxa bagagxejo de auxtomobilo). http://en.wikipedia.org/wiki/Boot_(disambiguation) Klampo sxajnas iomete internacia koncepto por la ilo, laux la alilingvaj ligoj de http://en.wikipedia.org/wiki/Wheel_clamp amike, russ
