Estimata Sergio, kion vi detale priskribis koncernante la Ortodoksan kaj Katolikan mondojn estas interesa sed nun mi klare demandas:
Se la senco 2 de la vorto "kripo" restos en la vortaro ReVo, ĉu eblas difini kiel mi proponis, kun rimarko aldonita fare de vi se vi volas. Mi redonas mian proponon: -=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=- La kristnaskaj kripoj prezentas la scenon de la "Naskiĝo de Jesuo". Tradicie ellaboritaj kiel konstruaĵo en formo de stalo, groto, kaverno, sed ankaŭ kiel teatraĵo kun efektivaj figurantoj, la kristanaj kripoj aspektas tre diverse. Inter la aliaj notinde estas la betlehemaj kiuj arte prezentas betleheman fonan dekoracion al la kripo. -=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=- Neniu estos devigata traduki al sia lingvo la esperantan "kripo" en la senco 2. La ekzemploj montru pri kio temas por tiuj kiuj ne komprenos pervorte la difinon. Ne maloftas ke oni komprenas la signifon de vorto per la ekzemploj kaj ke estas malsimple difini la vorton. Mi ripetas: Por tiuj kiuj volas ke oni registru la novan radikon "krip-" en la vortaro mi proponas difinon por la aktuala senco 2. Ĉar la registrata difino ne estas akceptebla por "kripo" (senco 2). Kripo en la senco 2, tiel estas en la senco jam rete uzata, ne estas prezento de manĝujo. Kaj ne ĝenas min ke la radiko "krip-" ne estos en la vortaro. Mireja
