--- On Mon, 10/5/09, mireille.corobu wrote:

[...]

>>> kaverno, sed ankaŭ kiel teatraĵo kun efektivaj figurantoj, la

>> Hm, nek "realaj" nek "efektivaj figurantoj" konvenas ĉi tie. Por mi
>> tio signifus, ke la scenon prezentas Maria, Jesuo ktp PROPRAPERSONE
>> (ili ja estas la efektivaj rolantoj!), sed tion vi probable ne
>> celas :)

> La vorto "figurantoj" ja diras ke ili estas figurantoj do
> reprezentas.

Ĉi tie estas dubindaĵo.  Efektive, PIV2 kaj ReVo ne ebligas diri ke
"tiu persono figuras en la proceso", ke "li estas figuranto en la
krimo" ktp.  Ruse tio estas ebla, kaj ankaŭ en Esperanto mi tion
trovas:
,----
| Al kristano aux judo, la sceno, rolantoj kaj figurantoj de la Korano
| estas tre konataj: Adamo, Noah, Jozefo, Moseo, Maria kaj ecx Jesuo ...
`----
http://www.geocities.com/kalblando/enc/k/korano.htm

Kaj por mi tre eblas diri ke iu estas "la ĉefa figuranto" (aŭ "la ĉefa
figuro") de iu juĝafero; la PIVan-francan-ReVan kromsencon, ke
"figuranto" estas "Akcesora neparolanta aktoro" mi trovas nelogika.
Cetere, vi mem uzas la vorton "figurantoj" pri la ĉefroluloj (kaj tio
estas normala, laŭ mi).

[...]

-- 
Sergio



      

Rispondere a