Sekvas diskuto pri: -------- La kristnaskaj kripoj prezentas la scenon de la "Naskiĝo de Jesuo". Tradicie ellaboritaj kiel konstruaĵo en formo de stalo, groto, kaverno, sed ankaŭ kiel teatraĵo kun efektivaj figurantoj, la kristanaj kripoj aspektas tre diverse. Inter la aliaj notinde estas la betlehemaj kiuj arte prezentas betleheman fonan dekoracion al la kripo. -------- >> Tradicie ellaboritaj kiel konstruaĵo en formo de stalo, groto,
> Eble pli simple: faritaj Mi akceptas. >> kaverno, sed ankaŭ kiel teatraĵo kun efektivaj figurantoj, la > Hm, nek "realaj" nek "efektivaj figurantoj" konvenas ĉi tie. Por mi > tio signifus, ke la scenon prezentas Maria, Jesuo ktp PROPRAPERSONE > (ili ja estas la efektivaj rolantoj!), sed tion vi probable ne celas > :) La vorto "figurantoj" ja diras ke ili estas figurantoj do reprezentas. Kaj apenaŭ penseblas ke iu inter la legantoj de la difino povus miskompreni. Tamen vi pravas ke "vivaj figurantoj" pli bonas. >> kristanaj kripoj aspektas tre diverse. Inter la aliaj notinde estas > notinde estas => menciindas, estas menciindaj Jes. >> la betlehemaj kiuj arte prezentas betleheman fonan dekoracion al la >> kripo. > Tia uzo de ""vivaj figurantoj"" (betleĥema?) estas ia loka apartaĵo, pri kies > akceptindo mi dubas. Per si mem la epiteto estas pleonasma: ĉiu > "kripo" estas "betleĥema" -- ja ĉiuj kripoj temas pri epizodo okazinta > en Betleĥemo. Mi samopinias kaj ĝojas ke mi tiel pensis, eĉ (:-/) mi miskomprenis "betlehema kripo" en la teksto ĉe http://www.ipernity.com/blog/52425/122958 <http://www.ipernity.com/blog/52425/122958> Do mi ne plu menciu en la difino la "betlehemaj kripoj". >> [...] >> La ekzemploj montru pri kio temas por tiuj kiuj ne komprenos >> pervorte la difinon. Ne maloftas ke oni komprenas la signifon de >> vorto per la ekzemploj kaj ke estas malsimple difini la vorton. > Oni bezonas ĉiujn rimedojn: > > -- Oni apartigu la malsamajn sencojn. Teatraĵo kaj "viva bildo" estas > malsamaj sencoj, malsamaj aferoj, por kiuj ruslingve ekzistas apartaj > terminoj. Mi konsentas. Mi forigu la teatraĵajn prezentojn. > -- Oni laŭeble donu ekzemplojn kaj eventuale bildojn; ĉi tie la > diversaj havas malsamajn spertojn kaj malsimilajn ekzemplojn kaj > bildojn. La ekzemplojn oni prenu en la reto. En ReVo estas sufiĉe da tiaj ekzemploj por ilustri difinon. >> Mi ripetas: > >> Por tiuj kiuj volas ke oni registru la novan radikon "krip-" en la >> vortaro mi proponas difinon por la aktuala senco 2. Ĉar la >> registrata difino ne estas akceptebla por "kripo" (senco 2). > La nuna difino estas maltaŭga, jes. Via difino estas pli komprenebla, > sed ĝi plu konfuzas malsamajn aferojn. Necesas ĝin disigi en du > apartajn snc: > -- Kristnaska sceno statika (kun vivaj aŭ pupaj figurantoj) Mi ja estas tre malklera eĉ pri teĥnikaĵoj, sekve mi ne komprenas vian adjektivon "statika" en "Kristnaska sceno statika". http://reta-vortaro.de/revo/art/statik.html <http://reta-vortaro.de/revo/art/statik.html> ne helpis min. > -- Kristnaska teatraĵo (kies enhavo estas pli vasta ol la unuaj > momentoj postnaskiĝaj). Plaĉas al mi ke ne plu estos en la difino "sed ankaŭ kiel teatraĵo". > Plej bone estus havi apartajn nomojn por ĉi tiuj malsamaj signifoj > (kaj sekve forigi la teatraĵan sencon el la statika "kripo"). Jes, el la aliaj kripoj. Do nova provo: -=-=-=-=-=-=-=- La kristnaskaj kripoj prezentas la scenon de la "Naskiĝo de Jesuo". Tradicie sed tre diverse ili estas ofte faritaj kiel konstruaĵo en formo de stalo, groto, aŭ kaverno, kun vivaj aŭ pupaj figurantoj. -=-=-=-=-=-=-=- kripe kaj kapre :-) Mireja
