>> Mireja:
>> La vorto "figurantoj" ja diras ke ili estas figurantoj do
>> reprezentas.

> Ĉi tie estas dubindaĵo. Efektive, PIV2 kaj ReVo ne ebligas diri ke
> "tiu persono figuras en la proceso", ke "li estas figuranto en la
> krimo" ktp. Ruse tio estas ebla, kaj ankaŭ en Esperanto mi tion
> trovas:
> ,----
> | Al kristano aux judo, la sceno, rolantoj kaj figurantoj de la Korano
> | estas tre konataj: Adamo, Noah, Jozefo, Moseo, Maria kaj ecx Jesuo ...
> `----
> http://www.geocities.com/kalblando/enc/k/korano.htm 
> <http://www.geocities.com/kalblando/enc/k/korano.htm>

Interese, tamen la aŭtoro skribas "figurantoj de la Korano", mi 
komprenas "tiuj personoj priskribitaj en la Korano" do priskribitaj sub 
la dikto de Dio al Mahometo.
Ŝajnas al mi ke "figurantoj de libro" ne ĉeestas korpe, persone en la 
libro. Eble estas diferenco inter "figurantoj de" kaj "figurantoj en"

> Kaj por mi tre eblas diri ke iu estas "la ĉefa figuranto" (aŭ "la ĉefa
> figuro") de iu juĝafero;

Mi mem dirus "la ĉefa rolanto".

> la PIVan-francan-ReVan kromsencon, ke
> "figuranto" estas "Akcesora neparolanta aktoro" mi trovas nelogika.

Mi plene konsentas sed kia laboro se endas plibonigi ĉiujn fuŝajn 
difinojn de ReVo ;-).
Feliĉe, ankaŭ ĉeestas la ekzemploj (ne ĉiuj bone kongruas kun la difino 
:-/) kaj tradukoj al nia ĉiutaga lingvo.

Tamen sendeteniĝe mi aldonas ke ReVo estas la rezulto de grandioza 
projekto, tiom utila kiom estas la pomego de Bertilo al ni 
esperantistoj! Pro ĝia grandiozeco normale estas ke en ĝi oni povas 
trovi strangaĵojn. Eble oni devas pli atenti al la nove registrataj 
vortoj sed ĉi tio petas tempon kaj nia tempo estas kalkulata...
Mireja

Rispondere a