--- In revuloj@yahoogroups.com, Vilhelmo Lutermano <vluterm...@...> wrote:
>
> Je Lundo, la 12a de Oktobro 2009EO 05:57:33EO pistike65 skribis:
> > Akusxi" tute ne egalas al "naski", kaj la diferenco ne estas nur aspekta.
> > Kiam la akusxo komencigxas (hungare: amikor megkezd&#337;dik a vajúdás;
> > angle: when labor sets in; france: quand l'accouchement commence), ofte
> > devas pasi ankoraux horoj gxis la nasko.
> 
> - Nu, la aspekteco kushas en la du aspektoj de dauro kaj rezulto.
> Tamen, la ekz-oj en ReVo shajnas indiki ghuste la inverson: "naskantino" kaj 
> "akushintino". Tie la dauro shajnas esti la nasko kaj la rezulto la akusho.

Nu, sendepende de tio kion diras (nun) ReVo, evidente ankaux akusxo havas 
rezulton, la saman kiel nasko. Sed, por ekzempli iom nigrahumure sed ankaux iom 
paralele, ankaux agonii kaj morti havas fine saman rezulton.


> Se oni guglus pri la uzado, oni eble ricevus rezultojn kiuj respondas al la 
> etnaj lingvoj de la uzantoj. La germana ne bezonas tiujn du aspektojn, 
> ambaukaze temas pri "Geburt" (nasko). 

Cxu vere neniu vorto responsa al "akusxo"? La parenca nederlanda ja havas 
"bevallen".

> Do, chu almenau guglado donas malsaman aspekton inter nasko kaj akusho? Kaj 
> se 
> jes, kiun? Chu tiun de István au tiun de ReVo?
> 
> Vilhelmo.
> 
> Kaj por István: "Kiam la akusxo komencigxas (hungare: amikor 
> megkezd&#337;dik 
> a vajúdás;
> - kiel nomighas la fino de tiu akusho?

Per "születés", nasko. Cetere, en la hungara "vajúdni" ne povas transitivi. Sed 
kial cxi tio gravas?

Se mi bone memoras, la diskuto komencigxis per/pro kelkies opinio ke oni ne 
"bezonas" la vorton "akusxi". Do, nebezonanto ne uzu vorton sentatan 
nebezonata, sed ne batalu kontraux ties uzo cxe aliaj. Esperanto estas libera 
lingvo.

amike
István


Rispondere a