--- In [email protected], Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote:
>
> --- On Tue, 10/6/09, pistike65 wrote:
> 
> >> kaj 'akushi' certe kaj senescepte estas daura verbo.
> 
> > kiu misakushito havas tian opinion...?
> > pardonu la fi-shercon.
> 
> Kvankam ReVo kaj la PIV-oj donas ekzemplon pri rezulta "akuŝi", tio ne
> ŝajnas al mi natura.  En la Reto mi ricevis nur 1 trafon por
> "akuŝito", kaj 2780 por "naskito" (kaj 198 por "abortito").  Z mem
> diris "malvive naskita", ne "malvive akuŝita".
> 
> Iom simila afero okazis pri la verbo "paroli": ruslingve eblas diri
> "paroli veron" (kaj tio estas alia afero ol "diri la veron"), "paroli
> fabelon" ktp.  Tamen por la moderna Esperanto tiaj dirmanieroj estas
> fremdaj kaj evitindaj.


Dankon pro la doktaj rimarkigoj. Mi vere nur sxercis. Sxerce, aux por atingi 
ian stilefikon, oni ja rajtas porokaze relativigi transitivecojn, cxu ne...

amike
István Ertl

Rispondere a