Je Mardo, la 6a de Oktobro 2009EO 23:11:03EO Sergio Pokrovskij skribis: > [...] > Kvankam ReVo kaj la PIV-oj donas ekzemplon pri rezulta "akuŝi", tio ne > ŝajnas al mi natura. En la Reto mi ricevis nur 1 trafon por > "akuŝito", kaj 2780 por "naskito" (kaj 198 por "abortito"). Z mem > diris "malvive naskita", ne "malvive akuŝita". > [...] - Mi ech miris pri la fundamenteco de la vorto akushi. Chu iu povas trovi kie precize tiu vorto trovighas en la Fundamento, kaj en kiu kunteksto? Mi pensas ke oni tute ne bezonas ghin. "-nask-" kovras chiujn tiurilatajn nociojn. Se oni volas esprimi aspektojn, oni uzu la E-ajn rimedojn por tio. Ne ekzistas agoj sen dauro, kaj se oni volas instrui la aspektismon al chiuj lernantoj de nia lingvo en la mondo, oni prefere tuj forlasu E-on antau ol turmenti ilin senfine. Rusoj naskighis (akushighis?) kun la aspektismo de sia lingvo, sed ili havas ankau, se mi ne eraras, sufiche akcepteblan sistemon por tio (la diversaspektaj vortoj estas almenau similaj, dum la radikoj "nask" kaj "akush" havas nenian similecon. Mi ne volas relanchi la iaman diskutachon pri ata/ita, sed atentigi ke se ni volas uzi nian lingvon tiel ke ghi estu komprenebla chie en la mondo, ni ne insistu tro pri aspektismo.
Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl