--- In revuloj@yahoogroups.com, Vilhelmo Lutermano <vluterm...@...> wrote:
>
> Je Mardo, la 6a de Oktobro 2009EO 23:11:03EO Sergio Pokrovskij skribis:
> > [...]
> > Kvankam ReVo kaj la PIV-oj donas ekzemplon pri rezulta "akuŝi", tio ne
> >  ŝajnas al mi natura. En la Reto mi ricevis nur 1 trafon por
> >  "akuŝito", kaj 2780 por "naskito" (kaj 198 por "abortito"). Z mem
> >  diris "malvive naskita", ne "malvive akuŝita".
> > [...]
> - Mi ech miris pri la fundamenteco de la vorto akushi. Chu iu povas trovi kie 
> precize tiu vorto trovighas en la Fundamento, kaj en kiu kunteksto?

Kutime mi fajfas pri la fundamenteco de Espaj vortoj, sed nun miras pri la 
intenco forpeli ecx fundamentan vorton.

"Akusxi" tute ne egalas al "naski", kaj la diferenco ne estas nur aspekta. Kiam 
la akusxo komencigxas (hungare: amikor megkezd&#337;dik a vajúdás; angle: when 
labor sets in; france: quand l'accouchement commence), ofte devas pasi ankoraux 
horoj gxis la nasko.

Plian fojon necesas uzi la argumenton de la "fina venko": en mondo kie cxio 
funkcios normale en Esperanto, ne eblos elturnigxi per manpleno da radikoj, 
kiel ajn elturnigxeme/ingxenie pluformataj.

Mi cxeestis cxiujn akusxojn kaj naskojn de mia edzino; ni parolis france kaj 
Esperante; certe mi uzis la vorton "akusx-". La vera uzo decidas.

amike
István Ertl

Rispondere a