--- On Thu, 10/29/09, Bertilo Wennergren wrote:

> Mireille Corobu skribis:

>> Mi komprenas "francoj loĝas en Francio" kiel Vilhelmo. Estus erare
>> diri ke la francoj loĝas en Francio, dum akcepteble estus diri ke
>> la francoj plejparte loĝas en Francujo.

> Estas nekredeble, kion oni emas elpensi nuntempe. Finfine akceptu la
> simplan fakton, ke la du vortoj "Francio" kaj "Francujo" estas nun,
> kaj estis dum la tuta historio de nia lingvo (ekde kiam la sinonimo
> "Francio" aperis) - _plene samsignifaj_.

Unue, ne tion diris Mireille.  Mi vidis malnovan lernolibron pri la
franca lingvo, verkitan de francianoj, kiu prezentas franclingvan
kanadanon kiel francon (fakte, la lernolibro rakontas pri vojaĝo de
tiu kanadano en Francion).  Ion similan (laŭ miaj malklaraj rememoroj)
skribis Jules Verne. Nuntempe oni povas dubi ĉu kebekianoj estas
francoj, sed iliaj prauloj venintaj tien en la epoko kiam tiu
teritorio estis kolonio de Francio ja estis francoj.  Restas kompreni,
ĉu la kolonioj estis Francio.

Kaj tio estas la dua demando.  Ĉu la vjetnamoj kiuj intermilite
lernis en sia lernejo laŭ siaj lernolibroj:
"Ni estas francoj.  Niaj prauloj estis gaŭloj."
vivis en Francio/Francujo?  Alivorte, ĉu Vjetnamio kaj Alĝerio estis
Francio/Francujo?  Ĉu vi certas pri la tiama uzado?

> Iom esploru la efektivan uzon, ekzemple per Guglo, au per la
> Tekstaro de Esperanto. Vi trovos, ke ne estas diferenco en la
> signifoj de "Germanujo"/"Germanio", "Svedujo"/"Svedio",
> "Chinujo"/"Chinio" k.t.p. k.t.p. Ankau estas plene samsignifaj
> "Pollando", "Polujo" kaj "Polio"; "Svislando", "Svisujo" kaj
> "Svisio"; k.t.p.

Mi ne povas tiom rezolute aserti.  Ekz-e la poloj havas vortojn
"Polska" (la regno) kaj "Polonia" (ĉiom da poloj -- ekz-e mi aŭdis la
opinion de ĉikagano ke Ĉikago estas la plej granda urbo de la tuta
"Polonia" -- tie loĝas pli multe da poloj ol en iu ajn urbo de la
mondo).  Tiun "Polonia" mi volonte esprimus per "Polujo" -- kaj mi ne
certas, ke neniu ajn uzis la vorton tiel.  Kaj mi certe ne uzus
tiasence "Polio"n aŭ "Pollando"n.

-- 
Sergio




      

Rispondere a