Bertilo Wennergren wrote:
> Mireille Corobu skribis:
> 
>> Mi komprenas "francoj loĝas en Francio" kiel Vilhelmo. Estus erare
>> diri ke la francoj loĝas en Francio, dum akcepteble estus diri ke la
>> francoj plejparte loĝas en Francujo.
> 
> Estas nekredeble, kion oni emas elpensi nuntempe. Finfine akceptu
> la simplan fakton, ke la du vortoj "Francio" kaj "Francujo" estas
> nun, kaj estis dum la tuta historio de nia lingvo (ekde kiam la
> sinonimo "Francio" aperis) - _plene samsignifaj_.
> 
> Iom esploru la efektivan uzon, ekzemple per Guglo, au per la
> Tekstaro de Esperanto. Vi trovos, ke ne estas diferenco en la signifoj 
> de "Germanujo"/"Germanio", "Svedujo"/"Svedio", "Chinujo"/"Chinio"
> k.t.p. k.t.p. Ankau estas plene samsignifaj "Pollando", "Polujo" kaj
> "Polio"; "Svislando", "Svisujo" kaj "Svisio"; k.t.p.
> 
> Iam mi emas kabei pro la lavangoj da strangaj ideoj, kiuj
> fluas tra Esperantujo (au - se vi volas - Esperantio)...
> 


Mi tute konsentas pri la sinonimeco de Francio kaj Francujo, tamen, 
estas komprenebla disvolviĝo de ekdistingo inter tiuj vortoj: dumlonge 
ekzistas metafora nomado de imagitaj, unuigaj landoj kiel Esperantujo, 
Arabujo, kies "loĝontoj" ja estas nun civitanoj de diversaj jam 
ekzistantaj landoj. Ankaŭ ekzistas tia historie priskriba uzo de 
"Germanujo," "Italujo" longe antaŭ la parta unuigo de germanoj kaj 
italoj en naciajn landojn. Ja estas nun germanoj kaj italoj, kiuj havas 
kaj preferas havi alian naciecon, ekz., en Svislando.


Estas sekvo de landonomado, kiel Francujo, kiu supozigas, ke francoj 
estas la kerna popolo de Francujo kaj aliaj tie loĝantaj civitanoj estas 
iel periferiaj. Tio sekvas el la signifo de "ujo," sed la enkonduko de 
"i" kiel landonoma sufikso ne sufiĉe ŝanĝis la aferon, spite al akademia 
apogo por la nova nomumado. Mi mem preferas "francalingvujo" por la 
koncerna nomumado, sed mi komprenas la emon imiti "Arabujon" en la uzo 
de "Francujo" por naciunuiga celo. Almenaŭ unu akademiano apogas tiun 
uzon.  Tio ne estas kabeiga afero sed interesa sekvo de akademia aprobo 
de "i" antaŭlonge. Estos interese lerni, ĉu tia ekdistingo disvastiĝadas 
en Esperantujo. Jam estas klare, ke "Francio" estas vaste uzata kiel 
landonomo.


-- 
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[email protected]>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[email protected]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

Rispondere a