>>> Mireille Corobu:
>>> Mi komprenas "francoj loĝas en Francio" kiel Vilhelmo. Estus erare
>>> diri ke LA francoj loĝas en Francio, dum akcepteble estus diri ke LA
>>> francoj plejparte loĝas en Francujo.

>> Bertilo:
>>Estas nekredeble, kion oni emas elpensi nuntempe. Finfine akceptu
>>la simplan fakton, ke la du vortoj "Francio" kaj "Francujo" estas
>>nun, kaj estis dum la tuta historio de nia lingvo (ekde kiam la
>>sinonimo "Francio" aperis) - _plene samsignifaj_.

> Marc Bavant:
> Efektive: plene samsignifaj (kvankam iuj volas subŝovi nuancojn por
> difinitaj landoj, sed tio ne okazas por Francujo). Ne malofte okazas, ke
> stila diferenco estas erare sentata kiel senca diferenco.

Jen mia demando:
Ĉu samsignifas ĉi tiuj:

1- Francoj loĝas en Francio
2- La francoj loĝas en Francio.?
Mireja
PS:
Mi konsentas ke en Francio la esperantistoj kiuj uzas la landonomon
Francujo ĝin uzas sinonime al Francio. Difini en 2009 la landonomon
Francujo alimaniere ol Francio ja ne eblas, tamen inter la adjektivoj
francia kaj francuja senteblas semantika nuanco.

Rispondere a