>Je Mardo, la 27a de Oktobro 2009EO 03:02:56EO Renato Corsetti skribis:
>> Vilhelmo:
>> > Tiu interpreto donus fine sencon al la ghisnuna sinonimeco inter -uj-
>> > kaj -i-.
>>
>> Ne estas tiel simple, Vilhelmo! Lau kelkaj esperantistoj francoj loghas
>> en Francio.
>
>- Ghuste! Kaj kelkaj ankau en Belgio, kaj chiuj en Francujo!
>
>Amike,
>Vilhelmo.
>

Kara Vilhelmo,
Vi eble pensas ke vi richigas la lingvon Esperanto forpromociante la sufikson 
-ujo al signifigo, kiu jam ekzistas per la vorto 'franclingvujo'. 
'franca' ne indikas rason au subrason, sed precipe lingvan apartenon. 
Proponante rassimilan signifon al francujo (kolektivo de franclingvanoj ekster 
la landlimoj), vi antauenigas ghuste tion, kion vi vershajne volas kontrauagi, 
chu ?
Nombru la naciajn lingvojn en kiuj oni faras similan distingon ! Mi ne konas 
ech unu !
Tian distingon ankau esperantistoj ne atendadas kaj ne bezonas. Demandu 
sekcajhon de esperantistoj pri la diferenco inter Francio kaj Francujo: neniu 
scias kaj la granda plimulto nur sekvas kio estas trudita al ili !
Johan Derks

Rispondere a