Istvan (citante La Civiton - horresco referens):
...la vorton "Esperantio" regule uzis la SAT-anoj kaj ghenerale la
maldekstruloj:
Fakte temis pri misuzo de la gramatiko de Esperanto lau la jena
rezonado: mi volas, ke shtatoj ne ekzistu, do, ne povante atingi tion
per politikaj rimedoj, mi forigas unu sufikson el Esperanto, kio estas
ege pli facila.
"Esperantujo" trovighis en la uzo de burghoj, dekstruloj kaj falsaj
maldekstruloj.
...kaj de la parolantoj de regula Esperanto. "Falsaj" (=falsantaj),
cetere, estas la deklaroj de La Civito. Mi konas plurajn verajn kaj ne
malverajn maldekstrulojn, kiuj uzas la finaĵon "-ujo".
Amike
Renato