--- In [email protected], Renato Corsetti <renato.corse...@...> wrote:
>
> Istvan:
> >
> > Kial ne komencu ankaux mi tamtami, kun merkatiga celo, ke nurnure mia 
> > lingvajxo, aux la lingvajxo de Beletra Almanako, aux de mia edzino, 
> > estas Zamenhofa... ?
> >
> Ni, la normalaj esperantistoj, estas sub tia merkatiga premo de la tempo 
> de Kalocsay-Warenghien kaj de ĉiuj aliaj "literaturistoj anonimaj".  
> ["sennomaj" estus pli bona variaĵo]


ankaux cxi tiu dihxotomio/disduigado estas, en miaj okuloj, skandala. Vi 
deklaras Vin normala kaj subkomprenigas ke "Kalocsay-Warenghien" (cxu ili estis 
siamaj gxemeloj...?) kaj "ĉiuj aliaj "literaturistoj anonimaj" (kiam oni 
forprenas la nomon de homo, oni ne plu konsideras lin homo) estas nenormalaj.
Cxi tiu estas klasika retorika truko, ade misuzata en totalismoj.


> > La geedzoj Corsetti-Lowenstein, cxefekzemple. Nu, ili uzas la vorton 
> > "malrekomendi" . Mi mem malrekomendas malrekomendi.
> >
> Sed se vi rajtas uzi la vorton "poka" [temas pri ekzemplo. Mi ne vere 
> scias, ĉu vi uzas ĝin.],

foje jes, sed tre malofte. Pokajn fojojn, mi diru.

> kial mi ne rajtas malrekomendi ĝin? Ĉu la homaj 
> rajtoj validas nur en unu direkto?

Vi rajtas malrekomendi, certe. Sed konsideru ke ne temas nur pri individuaj 
malrekomendetoj tie kaj alie. Temas pri
- kampanjo;
- malantaux kiu Vi metas Vian tutan movadan pezon;
- kaj konstanta subkomprenigado ke "bonaj", "veraj", "fundamentaj" 
esperantistoj devas samopinii kun Vi.

Persone, mi admiras la arton de ekz. Piron kaj Löwenstein krei enhave multon el 
lingva malmulto. Mi ankaux aplauxdas al verkistoj pedagogie konsciaj, verkantaj 
en intence facila stilo, kiel (krom la menciitoj) Sten Johansson aux Marjorie 
Boulton, kaj ne nur.

Kion mi malaplauxdas kaj maladmiras estas la idealigo de nur cxi tiaj streboj. 
Literaturo ne estas servistino de la strategiaj celoj de UEA.

amike
Istvan Ertl, kiu komencas bedauxri ke li malfermis diskutlistojn en cxi tiu 
tago kiun li liberigis por siaj infanoj kaj... konfesinde... por finrevizii 
poemaron, kiu devos aperi por la Zamenhof-tago en Bjalistoko

Rispondere a