Johan Derks:
Mi nur povas diri, ke min mirigas tiu 'forteco', ke mi ne konsultis iun PIV 
au ReVon kaj ke mi esprimis nur mian propran lingvosenton:

----

Pardonu, sinjoro Derks,

kun cxia respekto, sed vi ja argumentu per iel-tiel gxenerale akceptitaj 
konsult-verkoj. Nur via "propra lingvosento" apenaux gravas, kaj certe ne 
pri tiaj subtilajxoj. Estus tre mirige, se gxi ne estus pelita de via tiom 
pli forta cxiutaga lingvo, la nederlanda. Sed Esperanto ne estas la 
nederlanda, sed havas propran nocio-sistemon ne nepre identan al la 
nederlanda.

Sincere

Bernhard Pabst 

Rispondere a