Kara Bernhard Pabst,
Mi admiras vian scienculecon, sed oni ne bezonas diskutmortbati aliajn homojn 
pere de citajhoj el konsultverkoj au verki eseon, kiel iuj kontribuantoj shatas 
fari, tiel ke neniu plu shatas legi ilin.
Cetere vi mistrafas kion mi implicis: ke ech sen helpkuri al PIV kaj/au ReVo 
jam mia lingvosento gvidas min kompreni la signifon de (mal)jam estiel - en 
multaj kazoj - rilata al io atendata. Tion nur konfirmas PIV (sen ke tiu 
konfirmo estas entute decida).
Mi ne elmetos al vi, kiujn lingvojn mi parolas kaj kiujn mi studadas, nek kiujn 
universitatajn titolojn mi havas, por pruvi al vi, ke tiu sento estas testata 
de pluraj aliaj lingvoj. Tamen mi petas vin lasi viajn antaujughojn kaj 
diskriminacian sintenon. Vi montras vin ege aroganta homo.

Cetere mia sperto kun chi-tiu retdiskutlisto estas sufiche negativa kaj pli 
bone mi lasu la harfendadon al la "scienckapuloj" por ke mi dedichighu al 
aspektoj de Esperanto kiuj estas pli gravaj.
Johan Derks



  ----- Oorspronkelijk bericht ----- 
  Van: Bernhard Pabst 
  Aan: [email protected] 
  Verzonden: zaterdag 14 november 2009 19:10
  Onderwerp: Re: [revuloj] nur - maljam - erst


    

  Johan Derks:
  Mi nur povas diri, ke min mirigas tiu 'forteco', ke mi ne konsultis iun PIV 
  au ReVon kaj ke mi esprimis nur mian propran lingvosenton:

  ----

  Pardonu, sinjoro Derks,

  kun cxia respekto, sed vi ja argumentu per iel-tiel gxenerale akceptitaj 
  konsult-verkoj. Nur via "propra lingvosento" apenaux gravas, kaj certe ne 
  pri tiaj subtilajxoj. Estus tre mirige, se gxi ne estus pelita de via tiom 
  pli forta cxiutaga lingvo, la nederlanda. Sed Esperanto ne estas la 
  nederlanda, sed havas propran nocio-sistemon ne nepre identan al la 
  nederlanda.

  Sincere

  Bernhard Pabst 



  

Rispondere a