Mi atendas la fotojn de viaj desegnajxoj, sur blanka folio, de strofoido, epicikloido, hipocikloido, trohxoidoj de rekto, paskalaj limakoj kaj kelkaj aliaj. Nur tiam ni povos konkludi, kio estas la plej simpla maniero fari.
Kore, Marc > > Sed se vi trovas simplan manieron konverti la bildojn al pure grafika > > formato, kaj manieron proponi tiujn bildojn kiel alternativan formon de > > la SVG-dosiero, kial ne? > > Amike, > > Marc > > Kial kompliki? > la vortaro akceptas bildojn en .jpg kiu estas formato rekonata de ĉiuj. > Mi ne povas kredi ke post kelkaj jaroj la formato .jpg malaperos. > Do simpla metodo estas fari la desegnon sur blanka folio, foti ĝin kaj > aranĝi ĝin por ke ĝi ne tro pezu, ke ĝi estu klara kaj registri ĝin en .jpg. > Tiel ĉiuj povos ĝin legi. > Ĉu tro simpla estas fari tiel? > Se eblas konverti de SVG al PNG bone sed ĉu ĉiuj povas legi la PNG-ajn > bildojn? Male mi konas neniun kiu ne povas legi bildojn .jpg aŭ .gif. > Mireja
