> Mi atendas la fotojn de viaj desegnajxoj, sur blanka folio, de 
> strofoido, epicikloido, hipocikloido, trohxoidoj de rekto, paskalaj 
> limakoj kaj kelkaj aliaj. Nur tiam ni povos konkludi, kio estas la plej 
> simpla maniero fari.
> Kore,
> Marc

Kara Marc,
vi estas tre kompetenta por programi matematikajn bildojn mi scias sed 
la problemo estas ke ne ĉiuj vidas la rezulton de tia laboro en ReVo.
Eble mi ne sufiĉe detalis en mia respondo kion mi celis.
Ekde la bildo kiun vi brile sukcesis fari kaj kiun vi mem vidis, ne per 
legado de sinsekvo de signoj, vi povas foti ĝin kaj tiel registri ĝin en 
formato legebla de ĉiuj.
Kompreneble nur por la kompleksaj bildoj kiel ekzemple vi citis.
Por simplaj matematikaĵoj sufiĉas desegni ilin sur blanka folio.

Antaŭ dek jaroj min interesis konstrui belajn matematikajn bildojn per 
programo danke al la komputilo aŭ eĉ poŝmaŝinoj, ja ofte la desegnoj 
estas multe pli precizaj kaj ĝustaj ol la mane faritaj, hodiaŭ mi 
preferas fari alion kaj konsideras tion kiel temporabon.
Sed mi bonege komprenas ke estas vera plezuro programi kaj sukcesi 
realigi la celatan bildon.
Mi nur proponis ke vi fotu la plej belajn por registri ilin en .gif aŭ .jpg.
La simplajn petu de mi kaj mi faros laŭ miaj kapabloj mane.
Mireja


Rispondere a