> Pri k_strofoido.svg vere estas problemo.
> Tamen eblas rigardi cxe vi kaj cxe mi kun IE, fari kopion de la ekrano
> kaj savi tion kiel PNG.
> 
> Laux mi PNG estas libera formato kaj pli tauxgas ol JPG aux GIF.
> Cxu iu aux io sistemo havas problemon montri PNG ?
> (krom retumilo lynx :-) )
> -- 
> amike
> Wieland mailto:[email protected] <mailto:wielandP%40yahoo.de>

Mi iom esploris en la reto pri "strophoïde" ĉar mi forgesis kiel oni 
povas konstrui ĝin (mi emeritiĝis en 2000).
Strofoidoj ja estas matematike tre interesaj figuroj sed multe tro riĉaj 
por ke oni povu en ReVo difini ilin je ĝia ĝusta valoro. Proponi paĝon 
sen la bildo ne havas sencon ĉar neniu formulo povos satigi tiujn kiuj 
volas scii pri ĝi kaj ne akiris certan gradon en siaj matematikaj 
studoj: tiuj bezonas bildon.
Ili ne trovos en ReVo do iros priesplori en sia lingvo, ne en Esperanto.
Tiel mi faris kaj mi trovis ege interesan paĝaron en la franca farita de 
instruisto pri matematiko. Tiu instruisto ricevis la premion 2008 
Anatole Decerf por sia paĝaro pri la rimarkindaj kurboj. Inter multaj 
kurboj troveblas ĉio pri strofoidoj en:
http://www.mathcurve.com/courbes2d/strophoiddroite/strophoiddroite.shtml.
Tie mi observis la desegnojn, multaj estas .gif kaj tio permesis al la 
aŭtoro montri animate kiel formiĝas strofoidon.
Mi ne scias kiel Marc faris sian bildon en .SVG kaj eĉ ne sukcesas vidi 
la bildon.
Per Firefox (la lasta versio) mi havas sur mia ekrano:
------------
Strofoido




       function start(evt, scale) {

         function rho(t) {
           return -Math.cos(2*t)/Math.cos(t);
         }

         function path_data(f, t0, t1, nb_points, scale_xy) {
           var d = "M ";
           var inc = (t1-t0)/nb_points;
           for (var t=t0; t<=t1; t+=inc) {
             if (!isNaN(f(t)) &&
               (f(t) >= 0) &&
kaj tiel plu...longa listo de nekomprenebla signosekvo
----------
per IE mi havas malplenan rektangulon kun la malgranda kvadrata bildeto 
kiu signifas ke ne eblas legi la bildon.
Mireja

Rispondere a