> per IE mi havas malplenan rektangulon kun la malgranda kvadrata bildeto > kiu signifas ke ne eblas legi la bildon. > Mireja
Mi instalis SVG Viewer kiun mi trovis ĉe http://www.adobe.com/svg/viewer/install/ kaj nun mi vidas per IE ĉiujn belajn bildojn de Marc. Kia domaĝo ke ne ĉiuj povas legi ilin! Per Firefox mi ne povas vidi la bildojn registritajn . svg. De la bildo kiun mi havas per IE mi povas konverti ĝin al .png sed ankaŭ al .gif .jpg sed ne rekte, mi devas uzi mian bildan programon do mi povas helpi por ke ĉiuj povu legi la bildojn. Tamen mi pensas ke ĉi tie estas iuj pli kompetentaj ol mi kiuj faros la ŝanĝon multe pli rapide ol mi ĉar mi devos preni ĉiun .svg bildon unu post la alia por ĝin konverti al nova formato bilda. Kiom ili estas? Pardonu mian intervenon en la diskuto, mi ne tre interesiĝas pri teĥnikaj aferoj ĉi tie sed kiam temas pri formato de bildo kaj pri matematiko mia scivolemo tuj vekiĝas. Al Marko: Pardonu ke mi ne komprenis kiel vi faris viajn bildojn, vidante nur amason da signoj de mi ne kompreneblaj mi pensis ke vi "programis" la bildojn. Tio certe eblas sed mi ne plu memoras per kiu komputila lingvaĵo fareblas. Mireja
