2010/1/18 Fabio Bettani <[email protected]>:
> Karaj,
>
> En nia artikolo pri "unik/a" legeblas, inter alie, la jena rimarko:
> "[...] tia uzo de unika ŝajnas precioza kaj evitinda. [Sergio Pokrovskij]"
>
> Kion signifas "precioza"? La vorto ne estas listigita en ReVo. Ĉu ĝi
> estas aldoninda? Ĉu foriginda el la komento kaj anstataŭiginda per pli
> komunuza samsignifaĵo?

Mi neniam renkontis tiun vorton antauxe. Laux PIV2002:
precioza: (beletro) Evitanta en sia parolo cxion krudan aux banalan, k
provanta surprizi per lingvaj rafinajxoj

Versxajne gxi estas iom PIVeca; mi  ne trovas gxin en aliaj de miaj
cxefaj vortaroj (inkluzive PV), kaj nur 2 trafoj (modernaj) estas en
http://tekstaro.com.
Povus ja helpi revortumi la komenton por ke gxi estu pli klara al cxiuj.

russ

Rispondere a