Dankon Russ,

mi tute konsentas, ke gxi estas relative malofta vorto kaj ebla falsa amiko 
por anglo-parolantoj. Sed cxu tio ne estas argumento por gxuste klarigi gxin 
ankaux en ReVo? Ja Esperanto estas pli ol amika babilado dum iuj 
renkontigxoj sur kvincent-radika bazo.

Nur rande - pliaj trovlokoj estas ekzemple:

- Supl. de Waringhien eo-fr, 1976
- Horvath eo-hu, 2006 (elsxutebla)
- Schütz eo-de, 2008 (elsxutebla)

Mia idealo de esperantisto (kaj de vortaro servanta al li) cxiukaze ne estas 
tia:

// http://www.ipernity.com/blog/bernardo/220020

Cxu tiaj homoj vere estu la "modelo", kiuj gvidu nin?

Amike

Bernardo

-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Russ Williams" <[email protected]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Montag, 18. Januar 2010 21:18
Betreff: Re: [revuloj] precioza


2010/1/18 Bernhard Pabst <[email protected]>:
> Sal Fabio kaj Russ,
>
> mi miras, ke vi neniam trovis la vorton. Preskaux egalas, kiun el la
> modernaj vortaroj vi konsultas, cxie gxi estas registrita, ekzemple:
>
> - Minnaja, it-eo 1998
> - Krause eo-de 1999
> - De Diego, es-eo, 2003
> - De Smedt eo-nl 2004
> - Hron eo-cz, 2006
> - Larsen, da-eo, 2010
>
> ktp. ktp. Krom Krause vi cxiujn ecx trovas en la reto, vd. la liston tie
> cxi:

Nu, mi ne kutime sercxas vortojn en eo-vortarojn al lingvoj, kiujn mi
ne scias, bedauxrinde...

Tamen mi legas diversajn revuojn kaj librojn en Esperanto (notante
vortojn nekonatajn de mi), kaj sincere ne memoras vidi la vorton
"precioza", kaj mi simile ne memoras auxdi gxin en iu ajn el la
diversaj E-eventoj, kiujn mi partoprenas cxiujare... Kompreneble,
povas esti ke mi iam vidis/auxdis gxin sed ne rimarkis aux forgesis,
tamen mi povas almenaux diri ke mi certe ne ofte renkontis gxin,
malkiel multajn vortojn, kiuj ne aperas en multaj de miaj vortaroj.

Sercxante "precioza" en Esperantaj pagxoj per google, mi vidas nur 116
trafojn. (Kaj iuj sxajnas misuzi gxin, versxajne kiel falsa amiko kun
angla "precious" (kara) eble, ekzemple:

"Vivo estas tro precioza por permesi ke lin gvidu ideoj diversaj ol saĝa 
agado."
de 
http://www.internacia-gazeto.com/articoli-2009/art_09_018_tilio_confucio.htm
kaj
"Ne perdu tempon, ghi estas precioza"
de http://pagesperso-orange.fr/esperantocher/esperant_ilo/rep21.html

Kaj iuj trovoj temas pri diskutoj pri konfuzo aux misuzo de la vorto,
ekzemple en 2001 en soc.culture.espranto:

unua homo> etaj infanoj estas por mi precioza ( kara, shatata de mi...)

dua homo> Vershajne vi konfuzas 'precioza' kun la latina termino
'preciosa', kiu signifas
: kara, shatata, multvalora.
La Esperanta signifo de tiu vorto estas tute alia, nome: afektita, pruda,
nenatura


...Do miasperte, gxi ne estas ofte uzata aux komprenata vorto, sed
malofte uzata kaj iom miskomprenata/misuzata.

Versxajne via sperto estas alia! :)

amike,
russ

Rispondere a