Russ Williams: 
 Sercxante "precioza" en Esperantaj pagxoj per google, mi vidas nur 116
trafojn. (Kaj iuj sxajnas misuzi gxin, versxajne kiel falsa amiko kun
angla "precious" (kara) eble, ekzemple:
 

Ekzistas vortoj, kiuj pro sia nocia enhavo estas maloftaj, kvankam povas
esti tre chiutagaj (ekz. ne tro damaghaj trudherboj), au kiuj estas uzataj
pro sia tro strikta fakeco en tre limigita sfero. Krome trovi ekzemplojn en
Interreto ne chiam donas fidindan rezulton. Interreto ankorau ne estas tiom
disvastigita, ke ghi povus servi kiel cent-elcenta referencilo. 
 
Per tio mi ne volas diri, ke mi volonte uzus "precioza", se mi povas diri
anstatau ghi ekz. "afektema", "trodelikatema" ktp. Chefe ne en vortaro kiel
klarigon au rimarkigon. Tamen se iu vorto estas fakte uzata, indas kaj endas
esti registrata, eventuale kun orientiga etikedo.
 
Amike:
 
Jozefo Horvath
www.vortaro.hu 

Rispondere a