Sal Fabio kaj Russ, mi miras, ke vi neniam trovis la vorton. Preskaux egalas, kiun el la modernaj vortaroj vi konsultas, cxie gxi estas registrita, ekzemple:
- Minnaja, it-eo 1998 - Krause eo-de 1999 - De Diego, es-eo, 2003 - De Smedt eo-nl 2004 - Hron eo-cz, 2006 - Larsen, da-eo, 2010 ktp. ktp. Krom Krause vi cxiujn ecx trovas en la reto, vd. la liston tie cxi: // http://www.ipernity.com/blog/bernardo/215392 Mi krome ne bone komprenas, kial referenci al Plena Vortaro de 1930 (!), se ne por historia intereso. Kvazaux nenio okazis dum tiuj 80 jaroj! Kaj Fabio: Kial tiu fido al ReVo? Gxi baze estas PV de 1930, do postrestas la gxeneralan evoluon de preskaux tri generacioj (kun kelkaj gxisdatigoj). Mirante Bernardo -----Ursprüngliche Nachricht----- Von: "Russ Williams" <[email protected]> An: <[email protected]> Gesendet: Montag, 18. Januar 2010 14:04 Betreff: Re: [revuloj] precioza 2010/1/18 Fabio Bettani <[email protected]>: > Karaj, > > En nia artikolo pri "unik/a" legeblas, inter alie, la jena rimarko: > "[...] tia uzo de unika ŝajnas precioza kaj evitinda. [Sergio Pokrovskij]" > > Kion signifas "precioza"? La vorto ne estas listigita en ReVo. Ĉu ĝi > estas aldoninda? Ĉu foriginda el la komento kaj anstataŭiginda per pli > komunuza samsignifaĵo? Mi neniam renkontis tiun vorton antauxe. Laux PIV2002: precioza: (beletro) Evitanta en sia parolo cxion krudan aux banalan, k provanta surprizi per lingvaj rafinajxoj Versxajne gxi estas iom PIVeca; mi ne trovas gxin en aliaj de miaj cxefaj vortaroj (inkluzive PV), kaj nur 2 trafoj (modernaj) estas en http://tekstaro.com. Povus ja helpi revortumi la komenton por ke gxi estu pli klara al cxiuj. russ
