2010/2/21 Kurt Fischer <[email protected]>
>
>
> En Monato 2010, januara eldono,  mi trovis artikolan titolon: "Vunda vorto".
> Rigardante sub vundo en revuloj mi ne trovis "vunda", sed mi demandas
> vin, kiel vorto povas esti vunda. En la artikolo temis pri "ofendigho" de
> litovoj fare de greka politikisto.
> Amike
> Kurt Fischer


Mi ne komprenas, cxu via konfuzo estas:
1. cxu vorto povas vundi aux cxu tio estas netauxga metaforo
aux
2. cxu la adjektiva formo "vunda" tauxgas.

Cxiuokaze:

PIV2002: "vunda" = "rilata al vundo".

Koincide, mi jxus legis la saman artikolon.

Sxajnis klare al mi, ke "vunda vorto" havas intencan aliteracion kaj
ritman ripeton por kvazauxpoemeta/amuzeta efekto anstataux diri
"vundanta vorto", "vundema vorto", aux ion similan.

Mi tuj supozis, ke gxi celas vorton, kiu vundas/ofendas.

amike,
russ

PS: Laux lastatempaj artikoloj en Monato, litovoj sxajnas tre ofte
ofendigxi: En nur du numoroj, ili ofendigxis pri pozitivaj mencioj de
komunismo, pri sxerca mapo de Litovujo kun skandinavecaj urbonomoj,
pri neintence inversa litova flago, ... :)

Rispondere a