Je 2/23/10, Kurt: > La tuta argumentado tiu ne vere kontentigas min. > Legante anglalingvajn titolojn en gazetoj mi kutimas ne kom- > preni pri kio vere temas.
Ankaŭ mi. Fakte, mi supozas, ke ankaŭ anglalingvano ne komprenas multajn gazettitolojn se ili temas pri nekonata situacio (alilanda aŭ aliepoka). Aliaj lingvoj estas malpli situacidependaj. > La autoro au redaktisto eble tion ech celas por logi miin legi la > artikolon, ne nur la titolon. Same impresis min la titolo: Vunda > vorto en Monato de Stefan Maul. Por mi "vunda vorto" sonas nature kaj klare (samkiel "frapa vorto" kaj malkiel "vunda loko"). > Kiam Zamenhof uzis "vunda loko" li probable ne plu memoris > ke la baza radiko estas "vundi", do verba, La koncerna gramatika teorio tiam ne ekzistis, kvankam Z subkonscie ĝin aplikadis. Tamen ne ĉiam konsekvence -- interalie ĉar diversaj fontaj lingvoj puŝis lin al malsamaj karakteroj de unu sama radiko. > dum la germana lingvo parolas pri Wunde, do vundo kaj por vundi, la > verbo, ghi bezonas la semantike iom svagan prefikson "ver-". Dum en la rusa la koncernaj vortoj estas same simetriaj, kiel en Esperanto, kaj malfacilas diri, kiu estas la baza (tamen etimologie mi suspektas la rusan radikon verba kaj parenca al "frapi"). > Do tutevidente en la germana "vundo" estas la radiko, el kiu oni > derivas chiujn aliajn esprimojn. Lau mia supozo la elekto de "vundi" > kiel baza radiko estas misa, char ech Zamenhof eliras de radiko > "vundo" kaj fajfas pri la vortare fiksita "vundi". Ambaŭ decidoj havas siajn problemojn. La verba karaktero devus sekvigi agan sencon de "vundo" (= vundado), kian ĝi neniam havas. Sed ankaŭ la substantiva VUND ne klare difinus la verban sencon -- oni hezitus inter la statverbo (suferi je vundo) kaj la aktiva (kaŭzi vundon). > Se auskultanto chiam bezonas diveni, chu temas pri aktiva au pasiva > -a vorto, mi tiun fakton taksas nedezirinda krom eble en poezio kie > plusemantiko povas esti intenca. Jes, tio estas ĝena. Tial en la zamenhofa proverbo mi preferus vidi kunmeton, kiu neprigus la sencon substantivan: "vundloko". (Fakte, ankaŭ ĉe substantiva radiko mi preferus tian kunmetaĵon: ekz-e "krimloko", t.e. "loko de krimO" estas aŭ mi pli logika, ol "krimA loko", kiu esprimus alian sencon, aŭ almenaŭ alian manieron vidi la lokon.) -- Sergio
