Saluton!
(Vi jam sendis la saman tekston antaŭe reage al Russ WILLIAMS.)
> se estus tiel facile: En Reta Vortaro vi trovas: "Tio estas lia vunda
> loko."
Bone. Mi ne vidis tiun ekzemplon, ĉar ĝi aperas sub "vundO".
> kaj Zamenhofa citajha en PIV 2500: "Vundan lokon protektis, alian
> difektis." (probable el Proverbaro)
Jes, temas pri proverbo n-ro 2625.
> Lau via interpreto "vunda" povas signifi ambau: vundita kaj vundanta.
> Do la signifo interpretas la adjektivan sencon de " vunda". Tio ne estas
> la tradicio de Esperanto kiel mi ghin komprenas: En Esperanto la strukturo
> indiku la celitan komprenon kaj ne inverse.
Bedaŭrinde PMEG nun ne konsulteblas rete. Do mi povas nur citi el surloka
kopio de Versio 14.1 de tiu verko.
En subsubĉapitro 37.2.2. ("A-finaĵo") sub "A-vortoj el ne-ecaj radikoj" en
la dua alineo legeblas:
"Kiam la radiko de A-vorto havas agan signifon, la A-vorto povas havi plej
diversajn signifojn. Ĝi povas signifi “rilata al la koncerna ago” k.s. Tia
A-vorto ankaŭ povas esti simila al *ANT-participo aŭ INT-participo* kun
A-finaĵo"
Kaj "vund" ja estas verba radiko -- almenaŭ laŭ mia papera eldono de la
Fundamento. (Bedaŭrinde ankaŭ la retejo de la AdE suferas pro neatingebleco
ĝuste nun.)
En la sama subsubĉapitro sub "Aga radiko sed eca signifo" en la dua alineo
legeblas:
"Iuj tiaj ĉi A-vortoj similas al pasiva participo: komplika ≈ komplikita,
suspekta ≈ suspektata. Ĉe la simplaj A-vortaj formoj la ago de la radiko aŭ
ne estas tre interesa, aŭ tute ne okazis, nur la eco estas grava.
Iafoje la eco ekzistas tute per si mem. La respondaj participaj formoj
ĉiam montras, ke tia ago ja okazis aŭ okazas."
> Alimaniere en naciaj lingvoj: en la angla: "a washing machine" kutime
> ne estas lavanta mashino, sed mashino por lavado. Chu mi eraras?
Ĉu la maŝino ne lavas oniajn tolaĵojn?
Do kiam ĝi aktivas, ĝi ja estas lavanta, ĉu ne? :-)
Kaj ReVo eĉ difinas "lavmaŝino" per "Maŝino, kiu lavas vestaĵon.".
Vi decidu, ĉu sendi plendan retleteron al la redaktistaro de MONATO aŭ tiu
de PIV2005.
[Ĉi tie mi viŝis plenan citaĵon de mia antaŭa respondo, kiun vi metis _sub_
vian respondon. Ankaŭ en Esperanto oni ja kutimas legi de supre
malsupren ...]
Kolonjano
--
Stephan B. WEBANCK --- Kolonjano | "Ne ekzistas stultaj demandoj, sed
mailto:[email protected] | ili estas plej facile respondeblaj."
http://kolonjano.blogspot.com |
Linguae: Deutsch Esperanto English | (autoro nekonata)