ReVo difinas gxin per:

Diplomata paŝo, ago (noto, buŝa deklaro ks), por atingi iun difinitan 
celon:  la finance malforta registaro faris demarŝojn por atingi novan 
eksterlandan prunton. 

En NPIV ni trovas lauxvorte la samon, krom ke anst. "diplomata" ni havas 
"oficiala".

Siavice, "diplomata" laux ReVo = "de diplomato". Do, cxu mi komprenu ke 
demarsxo estas io kion nur diplomatoj povas fari? Sxajnus stranga limigo de la 
ebla agantaro.

Gxis nun, ecx se ne ofte, mi certe foje diris ke mi bezonas fari demarsxon cxe 
la urbodomo por ricevi atestilon, ks. Sed mi ne estas diplomato...

amike, diplomatie
Istvan Ertl

Rispondere a