2010/2/28 Bernhard Pabst <[email protected]>: > Tute ofta fenomeno, kp. la francan atelier de iu auxtoriparisto, dum Atelier > en la germana cxiam kaj nur estas laborejo de artisto, pentristo aux > skulpturisto (la auxtoriparisto havas nur Werkstatt).
Pri "ateliero": mi rimarkas en realo ecx pli vastan sencon sencon de "ateliero" por ia ajn mallongdauxra kurso, dum Esperantaj renkontigxoj ekzemple. Tia uzado similas al tio, ke en la angla "workshop" povas esti specife la laborejo de artisto aux metiisto, sed ankaux povas esti tia kurseto. Kredeble estas tiel en aliaj lingvoj, cxar mi rimarkis tiun uzemon en multaj E-istoj de diversaj denaskaj lingvoj en diversaj E-renkontigxoj! amike, russ
