--- On Mon, 1/3/10, Bernhard Pabst wrote:
> Miaopinie la internacia (kaj pro tio esperanta) signifo de demarsxo
> estas pli malvasta, pli limigita ol la franca semantiko, el kiu gxi
> estas prenita.
Certe.
[...]
> Kompreneble ankaux vi povas fari demarsxon cxe (aux al?) la
> urbodomo, sed nur ironie, stile troige.
Jes, same por ruslingvano. Simile oni povas diri: "li deklaris
militon al la neinvitita interparolanto" ktp.
> Al la urbodomo vi alpasxu kiel proponanto, vi kontaktu gxin, vi petu
> atestilon, sed ekster-ironie vi ne faras demarsxon.
> Tute ofta fenomeno, kp. la francan atelier de iu auxtoriparisto, dum
> Atelier en la germana cxiam kaj nur estas laborejo de artisto,
> pentristo aux skulpturisto (la auxtoriparisto havas nur Werkstatt).
Ruslingve ankaŭ tajloro povas havi atelieron. Tamen ĉi-okaze la
situacio ŝajnas al mi malsimila: la esperanta "ateliero" estas pli
vastasenca ol ĝiaj kuzoj germana kaj rusa, pli proksima al la franca
"atelier".
Mi eĉ dirus, ke ĝi estas pli vasta ol difinas PIV2: mi vidis (kaj iam
mem uzis) por la senco "цех", "shop, workshop" inklude grandan halon
de fabriko (kiel Walzwerk, Walzabteilung, Montagehalle).
Por privata entrepreno de metiisto sufiĉas pli bona "metiejo"; sed por
fabrika laborhalo mi ne trovas alian terminon.
--
Sergio