Dankon! Vi certe pravas. Mi adaptos mian personan uzon.
En cxi tiu listo oni cxiam lernas ion.

amike
Istvan Ertl

--- In [email protected], "Bernhard Pabst" <bernhard.pa...@...> wrote:
>
> Miaopinie la internacia (kaj pro tio esperanta) signifo de demarsxo estas 
> pli malvasta, pli limigita ol la franca semantiko, el kiu gxi estas prenita. 
> En la franca d�marche ja tute gxenerale signifas iro, aliro, ir-maniero, 
> alpasxo, intenco kaj i.a. ankaux demarsxo (gxentila, formala alpasxo, peto, 
> demando en intersxtataj rilatoj). La gxusta traduko de demarsxo al la 
> germana ekzemple estas la diplomatia fakvorto Demarche (tiel prave Krause 
> eo-de 1999). Do, PIV kaj ReVo (ecx!) pravas: en Esperanto (kaj la germana 
> ktp.) limigita uzo nur en diplomatio, falsa amiko do por franc-parolantoj, 
> kiuj havas gxin en la gxenerala vortaro.
> 
> Kompreneble ankaux vi povas fari demarsxon cxe (aux al?) la urbodomo, sed 
> nur ironie, stile troige. Al la urbodomo vi alpasxu kiel proponanto, vi 
> kontaktu gxin, vi petu atestilon, sed ekster-ironie vi ne faras demarsxon.
> 
> Tute ofta fenomeno, kp. la francan atelier de iu auxtoriparisto, dum Atelier 
> en la germana cxiam kaj nur estas laborejo de artisto, pentristo aux 
> skulpturisto (la auxtoriparisto havas nur Werkstatt).
> 
> Sukceson, ke la burokratoj donos al vi, kiun vi deziras.
> 
> Bernardo
> 
> http://www.ipernity.com/blog/37943/232493
> (170 artikoloj pri vortaroj, terminologio, tio kaj jeno - precipe jeno)
> 
> -----Urspr�ngliche Nachricht----- 
> Von: "pistike65" <istvan.e...@...>
> An: <[email protected]>
> Gesendet: Sonntag, 28. Februar 2010 12:00
> Betreff: [revuloj] Demarsxo
> 
> 
> ReVo difinas gxin per:
> 
> Diplomata pa&#349;o, ago (noto, bu&#349;a deklaro ks), por atingi iun 
> difinitan celon:  la finance malforta registaro faris demar&#349;ojn por 
> atingi novan eksterlandan prunton.
> 
> En NPIV ni trovas lauxvorte la samon, krom ke anst. "diplomata" ni havas 
> "oficiala".
> 
> Siavice, "diplomata" laux ReVo = "de diplomato". Do, cxu mi komprenu ke 
> demarsxo estas io kion nur diplomatoj povas fari? Sxajnus stranga limigo de 
> la ebla agantaro.
> 
> Gxis nun, ecx se ne ofte, mi certe foje diris ke mi bezonas fari demarsxon 
> cxe la urbodomo por ricevi atestilon, ks. Sed mi ne estas diplomato...
> 
> amike, diplomatie
> Istvan Ertl
>


Rispondere a