Dankon, Bertilo, pro la interesa studeto. Miaopinie cxiuj argumentoj estas gxustaj aux almenaux akcepteblaj **en si mem** (precipe evito de tro multaj -i/o). **Sed**:
"Je termino-selekto aŭ je kreado de novaj terminoj termino-kreantoj devas ofte fari kompromisojn inter diversaj sin kontraŭantaj principoj. Ekzemple termino devus esti kaj preciza kaj konciza. Por krei precizan terminon, tiu ĉi devas konsisti el multaj difinantaj elementoj, kio kontraŭus koncizecon. Tial kompromisoj ne estas eviteblaj. .." // http://www.ipernity.com/blog/37943/172711 La demando do estas, kiuj principoj ricevu prioritaton? De post la ajatolo / ajatolaho - diskuto de antaux 25 jaroj ni scias, ke "guxsta etimologio" meritas plej malaltan prioritaton: ajatolo etimologie estas fusxo, pli gxuste ajatolaho kun la elemento Alaho, sed preskaux cxiuj diras ajatolo. Kaj tiel la realo ankaux estas pri kantrio / kontreo. Por kontreo certe ekzistas argumentoj, sed la homoj spontanee uzas "kantrio". Kaj tio laux mi estas pli grava ol cxiuj kleraj rezonadoj pri mezepoka franca. Amike Bernhard -----Ursprüngliche Nachricht----- Von: "Bertilo Wennergren" <berti...@gmail.com> An: <revuloj@yahoogroups.com> Gesendet: Samstag, 6. März 2010 08:57 Betreff: Re: [revuloj] poneo, rugbeo < Ŝtormo aŭ tempesto > Bernhard Pabst skribis: > > > Cetere la argumenton de "pli gxusta etimologio" mi ne komprenas. > > La etimologia argumento devenas de Simono Pejno, kiu siatempe uzis > ghin, kiam li konvinkis min shanghi de "kantrio" al "kontreo" en > mia terminaro "Roko kaj Popo". Mi tamen ne plu povas retrovi > ekzakte, kion li skribis pri la afero antau tiom da jaroj. Sed mi > malprecize memoras, ke li asertis, ke baze la vorto "country" estas > Francdevena, kaj ke tio gravas. > > Efektive "country" devenas de malnov-Franca vorto "contree", kaj > jen do kredeble la kerno de lia argumentado. > > Efektive ankau "pony" havas Francajn radikojn (kun "e"-vokalo): > "poulenet". > > Simila rezonado ne eblas por "kareo" (au chu tamen? [*]) kaj > "rugbeo" (aŭ ĉu tamen? [**]), sed ja por la multe pli marghena, sed > chi-kuntekste tamen mencienda vorto "konteo", kiun kelkaj uzas por > redoni la Anglan "county", kiamtemas pri regiono tiel nomata, kiu tamen > neniel plu estas "graflando": > > http://eo.wikipedia.org/wiki/Konteo > > "County" radikas en la Franca vorto "compte" ("graflando"). > > Tiu chi fenomeno en nia vortprovizo estas do io plia ol nura > kolekto de simplaj eraroj Francismaj. > > Mi scivolemas, chu ekzistas ankorau pli da vortoj en tiu chi > grupo. > > Unu argumento por reteno de "e" en tiaj chi vortoj estas > la troa abundo da radikoj finighantaj per "i" en nia > lingvo: "historio", "simio", "abio", "grio", "Francio", > "tio", "nenio"... k.t.p. k.t.p. k.t.p. ĝisnaŭze. Neniu alia > radikofino povas eĉ komenci kompariĝi kun "i". Ĉiufoje > kiam oni sukcesas enkonduki formon kun alia fino ol "...io", > oni faras grandan servon al la bonsoneco de nia lingvo. > > * Pri "kareo": Ekzistas du Anglaj vortoj "curry". Unu, la > substantivo "curry" estas Tamildevena ("kari" en la Tamila), > dum la alia, la verbo "curry", estas fakte Francdevena: > malnov-Franca "correer" (kun "e"!). Nia "kareo" respondas al la > unua substantiva "curry", sed eble tamen la formo de nia > "kareo" estas influita de la etimologio de la dua verba "curry". > > ** Shajnas tamen, ke ankau la etimologio de "rugby" kondukas nin > al la Franca lingvo kaj al la vokalo "e". La sporto nomighas lau > la lernejo "Rugby School", kiu nomighas lau la urbo "Rugby". > Shajnas, ke ghia origina nomo eventuale estis "RochebErie" > ("http://www.rugby-local-history.org.uk/town.html"), kio aspektas > tre France. (Poste la nomo shajne estis forte influita de la > multaj tiuregionaj Danaj urbonomoj finighantaj per "-by" > [= "urbo/vilagho"]). Notindas krome la eble parte sherca, sed > shajne tre forte establita vorto "RugbEian" (= "Rugbea", "Rugbeano") > ekzemple en la nomo de la asocio "The Rugbeian Society" (por > eksaj anoj de la lernejo, "http://community.rugbyschool.net"). > Denove aperas la vokalo "e"! Cetere la lerneja kanto nomighas > "Floreat RugbEia". > > -- > Bertilo Wennergren <http://bertilow.com> >