Bernhard Pabst skribis:

> Kiel ajn, miaopinie oni ne faru regulon el tiuj (probablaj) francismoj, 
> malsamaj al preskaux cxiuj aliaj lingvoj (kaj pro tio kauxzo de dauxra 
> hezito por plej multaj parolantoj) kaj ne uzu ilin kiel modeloj.

Nu, tio estas tamen tute alia argumento ol la origina argumento,
ke la Esperanta formo _estas_ egala al la Rusa formo. Shajnas nun,
ke fakte statas tiel, ke la Esperanta formo en tiaj chi okazoj
tendencas esti egala al la Franca formo, sed ke tio ne plachas al
vi. Tute povas esti, ke vi havas bonajn kialojn por ne shati tiun
fakton. Sed chiuokaze miaj ekzemploj montras, ke nun statas alie,
kaj ke enkonduko de "ponio", "rugbio", "kario" kaj "kantrio"
signifus shanghadon de la lingvo. Eble en bona direkto. Pri tio
oni povas diskuti, sed ja temas pri shangho.

Chu vi ne kutime argumentas tiel, ke tiaj formoj, kiuj jam
delonge estas registritaj en niaj vortaroj, estas nepre
konservindaj, kaj ke oni ne facilanime forjhetu jam establitajn
kaj registritajn formojn?

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a