--- On Wed, 10/3/10, Vilhelmo Lutermano wrote: [...]
> - 'ajatolaho' ne entenas le elementon Alaho! > Cetere, 'ajatolaho' estas nenio alia ol etnolingva formo de > dio. Certe ne. Absolute maleblas ke islamano traktu iun ajn, eĉ gvidanton de la islama revolucio, kiel dion. La emfazo de islamo estas tre rigora monoteismo. Temas pri "ajat Allah", "signo de Dio". Laŭvorte "ajato" signifas "signo", ĝi estas uzata ankaŭ kiel la evangelia signo=miraklo (kaj estos teruraĵoj kaj grandaj SIGNOJ el la ĉielo -- Lk 21:11), kaj krome estas uzata en la signifo "versiklo de Korano"). -- Sergio