Pardonu ke mi ĝis nun ne respondis.

On 03.03.10 21:01, Bernhard Pabst wrote:

> Mia kompreno estis ke propraj nomoj el latinliteraj lingvoj en Esperanto
> ĝenerale gardas la nacilingvan literumadon. Ĉu vi opinias ke tio
> principo validas nur ĉe personaj nomoj?
>
> -----
>
> Tiel gxenerale tute ne. Simile kiel pri la toponimoj Esperanto tradicie
> adaptas multajn grupojn de personaj nomoj, ekzemple:
>
> - regxoj (Ludoviko la 14-a)
> - sanktuloj kaj papoj ktp. (Johano la xy-a)
> - personaj nomoj (Petro anstataux Pierre)
> - fabelaj estajxoj (rugxcxapulino anstataux Rotkäppchen)
> - konataj verkistoj (Sxekspiro)
> - ktp.

Dankon pro la klarigo.

Mi rimarkas ŝablonon en la afero: kiam aliaj latinliteraj lingvoj havas 
sian propran literumadon, Esperanto ankaŭ. Kaj kiam ne, Esperanto ankaŭ ne.

La kategoria de personaj nomoj estas laŭ mi dubinda. Ŝajnas al mi ke nur 
kelkaj Esperantistoj modifas "Pierre" en "Petro". Kaj eĉ Esperantuje nur 
kiam temas pri Esperantisto. (Aŭ iafoje internacie konata persono el 
antikva historio.) Ekzemple la eksa prezidanto de Usono estas en 
esperantaj gazetoj George Bush kaj ne Georgo Bush, kaj la antaŭa estis 
William Clinton kaj ne Vilhelmo Klinton.

"Ŝekspiro" estas ŝablonrompa, sed mi rimarkis ke la Vikipedia artikolo 
troviĝas sub "Shakespeare", kaj Esperantlingva serĉo en Google trovas 11 
300 000 rezultojn por "Shakespeare", kaj nur 21 000 por "Ŝekspiro" (kaj 
3690 por Sxekspiro kaj 947 por Shekspiro). DO ŝajnas al mi ke 
"Shakespeare" estas tamen pli ofta, malgraŭ ke ReVo (kaj PIV-2005) donas 
"Ŝekspiro".

En la ekzemplo de "Xynthia", eĉ latinliteraj lingvoj kiuj ne uzas "x" 
literumas "Xynthia" kaj ne "Ksintia". Do laŭ mi, Esperanto ankaŭ devus 
uzi tiun literumadon. Sed ni ne havas oficialajn regulojn, do ni devas 
nur atendi kaj vidi kion la parolantaro elektas.

Rispondere a